![]() |
Regensburg | ||
Spertu malnovan urbon | |||
|
Regensburg havas fonddokumenton kiel neniu alia urbo en Germanio: la gigantajn kvadroŝtonojn de konstruinskribo de la romia fortikaĵo Castra Regina, starigita de imperiestro Marc Aurel en la jaro 179 p.K. La bavaraj dukoj faris Regensburg ilian unuan ĉefurbon. En la mezepoko Regensburg estis unu el la grandaj ekonomiaj, spiritaj kaj politikaj centroj en Eŭropo, urbo de brilegaj princaj kaj regnaj kunvenoj. 2 jarmiloj da historio restis vivantaj en Regensburg. Por travivi ilin, oni ne bezonas foliantojn, oni nur bezonas malfermitajn okulojn kaj maldorman senson por historio kaj tradicio, kiujn oni renkontas je ĉiu paŝo.
| ![]() |
![]() | |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
| Kio urbo iam estis kaj povas esti ankoraŭ hodiaŭ, tion vi spertas en Regensburg, ĉe la Porta Praetoria per rigardo al alte elstarantaj kirkoj, sub la pergoloj de enormaj patriciaj turoj. Regensburg havas multnombron da muzeoj kun interesaj kaj valoregaj kolektaĵoj el 2 jarmiloj. Sed ankoraŭ pli troviĝas ĝis hodiaŭ je sia hereda loko enmeze de la urbo: Historio, laŭlitere tuŝebla kaj komprenebla per la manoj, ĉiutage denove. |
Regensburg estas konferencurbo ekde la frua mezepoko. Hodiaŭ konferenco en Regensburg signifas laboradon en stimula ĉirkaŭaĵo, karakterizata de historio. Kun oferto por libertempo kaj kadra programo, kiu faras el la restado daŭran rememoron. De prezinda ĝis ekskluziva nivelo la hoteloj plenumas ĉian deziron de la gasto, kaj por la korpa bonfarto ĉie estas zorgata kiel jam dum la tempoj de Mozart, kiu en la jaro 1790 travivis kaj laŭdis la gastamon de Regensburg. Kie iam portempe loĝis imperiestroj kaj princoj, tie hodiaŭ vi estas reĝo. | ||
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
"Regensburg situas ege bele", notis 1786 Goethe en sian vojaĝtaglibron. Meze en delikata monteta tereno, sur ties deklivoj ekde romia tempo vitoj estas kultivataj, la urbo situas je la plej norda punkto de Danubo. Ĉi tie enfluas ĝin Regen, Naab, Laaber kaj ne malproksime Altmühl. Iliaj valoj invitas al malkovraj veturadoj, al la Danub-Trarompo apud Weltenburg, al idiliaj vilaĝoj kaj monaĥejoj, preter pitoreskaj kasteloj kaj palacoj transen al altaĵoj de la Bavara Arbaro. Regensburg estas ideala bazo por travivplenaj ferioj dum ĉiu sezono. | ||
![]() |
![]() | ![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
| Rigardu la urbomapon | |||
Eldonis: Turisma Societo Regensburg r.A.; redakcio: Bernd Meyer; fotoj: Hanske, Spitta, Unger; | |||