![]() |
| ![]() |
![]() Rondirado | Kie oni povus pli bone komenci rondiradon tra la hugenota urbo ol ĉe la hugenota placo (Hugenottenplatz) kun la kirko de Hugenotoj (Hugenottenkirche), kies ĝusta nomo estas protestanta-reformita kirko? Tiu kirko estis la unua konstruaĵo, kiun konstruigis la markgrafo Christian-Ernst post la alveno de la hugenotoj fuĝintaj pro ilia kredo el Francio en la jaro 1686. La konstruado daŭris ĝis 1693. La kirko en la tiama nova urboparto ankaŭ estis la unua hugenota preĝejo ekster Francio.
| ![]() Kirko de Hugenotoj |
| Al la komenco de la paĝo | Al la dua parto |